Itahari estas la tria granda urbo en la orienta parto de Nepalo, 500 km for de Katmanduo.
Dum mia unua vojaĝo al Nepalo, mi renkontis kelkajn esperantistojn de Orient-Nepala Esperanto-Societo (ONES). Mi jam konsciis, ke ili devas veni al Katmando por praktiki la lingvon, ĉar nur malmultaj el ili kapablas konversacii en Esperanto. Tamen por tio ili devas veturi 500 km al Katmando per buso. Do kun la helpo de Santosh Karki, juna sperta esperantisto, mi decidis iri al Itahari kaj resti tie dum dek tagoj.
La 11an de marto mi flugis al Itahari kune kun s-ro Hori Yasuo, la prezidanto de KAEM, kiu forte subtenas ONES.
Antaŭ la komenco de la kursoj, estis organizitaj kunvenoj en diversaj lokoj por allogi lernontojn al Esperanto: - en la korto de iu domo, kien la loĝantoj kaj infanoj venis frumatene, - en iu lernejo, kie esperantisto instruas, -en la urbodomo, kie gravuloj de la urbo venis por montri sian subtenon.
Poste mi kaj nepalaj esperantistoj daŭrigis la diskonigon de Esperanto en apudaj urboj kiel Tahrara kaj Dahran. Pro tio, ke la angla lingvo estas uzata ekde la baza lernejo kiel studobjekto, kelkaj ne komprenis la utilecon de Esperanto. Sed kutime grupo de ĉirkaŭ kvin volontuloj deziris tuj lerni. En Rudra tiuj gejunuloj sekvis pliajn kursojn por garantii al si sukceson kaj disponigis ĉambron por la instruado de Esperanto. En la komenco la rekta metodo iom konfuzis kaj timigis ilin, sed rapide la bonhumoro kaj la entuziasmo venkis.
Iu sepdekjarulo deziris esperantistiĝi, do mi renkontis lin ĉiun tagon post la tagmanĝo kaj instruis lin en iu angulo de la oficejo de Rudra, malgraŭ la konstanta eniro kaj eliro de la studentoj, kiuj scivoleme iom sidis por aŭskulti. Finfine kvar gejunuloj aldoniĝis.
Mi esperas, ke eĉ post mia foriro, malgraŭ la foresto de la plej spertaj kiel Cholnat, Shree aŭ Santosh, malgraŭ ilia izoleco, la esperantistoj en Itahari daŭrigos la lernadon de la lingvo kun la sama entuziasmo kaj diligenteco. Mi certas, ke mi lasis tie multajn geamikojn.
No comments:
Post a Comment